상품 상세 정보
상품명 Leteroj el Koreio (한국으로 부터의 편지)
제조사 Korea Esperanto-Asocio
원산지 Koreio
판매가격 7,000원
상품코드 P0000BKD
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

Leteroj el Koreio de Lee Jungkee

En aprilo 2015 okazis en Roterdamo "Malferma tago de UEA". Kadre de ĝi estis kunsido de LKK-anoj el landoj preparataj Universalajn Kongresojn. Dank' al tio mi konatiĝis kun korea esperantisto Lee Jung-kee, kiu donacis al mi lian libron Leteroj el Koreio. La libron eldonis en la jaro 2013 Korea Esperanto-Asocio. A?toro Lee Jung-kee (*1953) estas esperantisto de la jaro 1971 kaj apartenas al koreaj motoroj de Esperanto-Movado. De siaj studentaj jaroj ĝis nun li plensange laboras por Esperanto-movado. Li gvidas kursojn, organizas renkontiĝojn kaj kunvenojn ĉu sur klubaj, naciaj aŭ internaciaj niveloj, prelegas kaj laboras kiel funkciulo en esperantaj strukturoj. En Korea Esperanto-Asocio (KEA) li estis ĝenerala sekretario, poste prezidanto. Li fondis Seulan Esperanto-Kulturcentron (SEK) kaj verkis lernolibron "Baza lernolibro de Esperanto". Krom tio li tradukis sep librojn en la korean lingvon. Kompreneble, ke liajn riĉajn spertojn li kolektigis en la libro.
La libro Leteroj el Koreio havas subtitolon Esperanto-esearo kaj vere ĝi estas kolekto de diversaj literaturaj ĝenroj. Ĝi konsistas el 18 eseoj, 1 traduko, 8 vojaĝtaglibroj kaj 9 raportoj kaj salutmesaĝoj. Enkonduke la aŭtoro esperas, ke leganto trovos en la libro amuzon aŭ ĝojon, sed por mi legado de la libro alportis gravan faktografion, kiu pentras bildon pri la movado en Koreio, Azio kaj en la Mondo. En la libroparto Eseoj estas publikitaj memoroj pri renkontiĝoj kun esperantistoj. Oni povas diri, ke tiu ĉi parto estas panoptiko de esperantistoj. Estus bone, se aŭtoro identigus menciitajn personojn per mallongaj notoj. Tio helpus al legantoj ekster Koreio. La plej mallonga ĉapitro estas Traduko, kie estas nur unu mallonga verka?o. Interesaj estas Taglibroj el vojaĝoj. En priskriboj de diversaj kunvenoj kaj renkontiĝoj mankas mencio pri ĉefa temo aŭ problemo kaj mankas rezultoj. Ne sufiĉas nur konstati, ke konferenco okazis. Atentema leganto rimarkos interesan kuriozaĵon, Lee Jung-kee nepartoprenadas kulturprogramojn (ne ĉiujn) kaj en libro estas kolekto de elturnaĵoj. Plua ĉapitro estas Raportoj kaj salutmesaĝoj. La lasta estas vivo de la aŭtoro kiel esperantisto.
La libro enhavas multajn pensojn pri la lingvo kaj pri la movado. Jen estas elektitaj kiel ekzemplo nur kelkaj: p. 11 "Esperanto-movado ne progresos fare de personoj, kiuj ne konas Esperanton, sed fare de la personoj, kiuj scipovas paroli Esperanton", p. 14 "Oni diras, ke la persono, kiu ne aranĝas estontecon, nenion gajnos" kaj en p. 35 "Danke al interreto la utileco de Esperanto pligrandiĝas".
Fine mi povas konstati, ke la libro estas bildo pri Esperanto-movado en nia epoko. Mi esperas, ke Lee Jung-kee ne forlasos Esperantujon ĝis tiam, kiam li ellasos lian lastan spiron.

Montarano (Slovakio)


====================================================================================================


서울 에스페란토 문화원 이중기원장이 쓴 글들을 모은 에스페란토 글 모음집으로

수록된 내용을 보면, 수필 18편, 번역 1편, 여행기 8편, 보고문 9편으로 구성되어있다.

Titolo Leteroj el Koreio
Eseoj, traduko, taglibroj el vojaĝo, raportoj kaj salutmesaĝoj
 
Aŭtoro Lee Jungkee 
Kategorio Miksita literaturo
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaro Seoul, 2013 
Eldoninto KEA 
ISBN/ISSN 9788987281407 
Formato 152 paĝoj, 21 cm 
----------------


=============================