상품 상세 정보
상품명 Roseanna
제조사 Progreso
판매가격 15,000원
적립금 1,000원
상품코드 P0000BGV
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

 Roseanna. Maj Sjöwall, Per Walhlöö. Tradukis M. Markheden. Prozo tradukita / romanoj. Progreso. Motala. 1990. 202 paĝoj.
Klarigo: Romano pri krimo farita dum vojaĝo de pasaĝerŝipo.

Recenzo de Sten Johansson

Streĉa distraĵo en fuŝa traduko

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/roseannarec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-11)

Roseanna estas la unua el dek krimromanoj kie rolas i.a. Martin Beck. Ili estas streĉaj, sufiĉe realismaj krimrakontoj el la hodiaŭa sveda socio.

En Roseanna oni sekvas la serĉadon por trovi la murdinton de juna virino. La aŭtoroj tre lerte streĉas la atenton de la leganto dum ŝajne seneventa esplorado ĝis tre drama fino.

La traduko de Malte Markheden iuloke estas flua kaj bonstila (ekz. dialogo sur paĝoj 67-75). Sed plejparte ĝi bedaŭrinde estas tute fuŝa. Svarmas gramatikaj eraroj, amasiĝas svedismoj en vortaro kaj sintakso, kaj la stilo entute estas tre maleleganta. Krome M.M. eĉ arogas al si cenzuri kaj ŝanĝi la originalon (sur paĝo 159 li en tri diversaj lokoj ellasis sume 40 vortojn). Li konsekvence misuzas ofero anstataŭ viktimo, de anst. el, direkte anst. rekte, perono anst. kajo, konfuzas fini kaj ĉesi, malgraŭ kaj kvankam, povi kaj scii, se kaj ĉu, kaj prezentas aron da svedismoj kiel en la ĉemizmanikoj (senjake), faligita malantaŭ vagono (naivega), per propra maŝino (proprapiede) kaj pendi sur la seruro (ĝisatendi la horon de malfermo). Multaj eraroj kaj malglataĵoj evidente fontas en tio ke M.M. tradukis vorton post vorto ne zorgante pri la kunteksto.

Sume mi povas rekomendi Roseanna al homoj kiuj ŝatas streĉan distraĵon sed ne zorgas pri eleganta aŭ klara lingvo. El pure lingva vidpunkto mi ĝin rekomendas nur al esperantologoj kiuj volas aparte studi svedismojn