상품 상세 정보
상품명 Sxirpecoj [어른을 위한 시]
제조사 Frandra
판매가격 6,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000XG
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션
 
  • Aŭtoro: Christian Declerck
  • Priskribo: Poezia erotika monumento de Christian Declerck starigita por siaj kvar amantinoj. En Literatura Foiro ni legas pri tiu ĉi verko: „Ŝirpecoj enhavas plurajn konvinkajn poemojn, precipe kelkajn kiuj esprimas la doloron pri disiĝo kaj soleco. Kaj Declerck plurfoje surprizas per lertaj (fojfoje tro lertaj) vortludoj kaj novaj fortaj esprimoj.” Kataluna esperantisto skribas: „Jen poemlibro tre bone ellaborita, en kiu karno kaj spirito sin prezentas kune, sed en konstanta barakta disduiĝado.”
  • Serio Stafeto n-ro 15
  • Fako: poezio originala
  • Paĝoj: 168
  • Formato: A5
  • Aspekto: bindita
  • Eldonjaro: 1991
  • ISBN: 90-71205-44-4
  • Pezo (en gramoj): 150
  • Recenzoj: Legu recenzon de Adriaan den Haan en Literatura Foiro, aprilo 1993

     

    Poeto sen sarkilo

    recenzo de Adriaan den Haan

    Longan postparolon Christian Declerck aldonis al sia debuta (?) poemaro Ŝirpecoj (anstataŭ monumento), postparolon kiu laŭ prava rimarko de la aŭtoro mem diseriĝis en senfina multiĝo de temoj kaj temeroj. Malfacile do la leganto trovas idean fadenon en tiu senkohera ekspliko pri la virteco, eĉ sankteco, de amo kaj amoro: Ideale, aŭ optimume, la seksa ago estas sakramento: ekstera (fizika) signo de interna (spirita) beno. La vorto "sakramento" ĉi tie ne havas malvastan, kristanan signifon; Declerek ja prefere ĉerpas el aziaj filozofioj: Sola, sen gvido, kaj ne serĉinte ĝin, mi kvazaŭ-hazarde malkovris la terenon de tantrismo (la sanktecon de sekseco), malgraŭ mallarĝvida kaj kondamna katolika eduko. Amoro povas esti ia "komunio'; ia unueca rilatado, komunikiĝo kun la Vivo en kiu riveliĝas la triunuo Belo-Vero-Amo.

    Tiele la Postparolo iom informas pri la idearo de la aŭtoro. Ĝi ankaŭ enhavas kelkajn eksplikojn pri deveno kaj strukturo de la poemaro. Sed - laŭ mia kompreno - ĝi precipe estas apologio por la erotika poezio.

    Jam la unuaj paĝoj de la libro servas tiun apologion. Per malgranda sed franda krestomatio de ampoezio el la esperanto-literaturo Declerek evidente volas montri ke Ŝirpecoj apartenas al akceptita branĉo de nia liriko. Kaj tamen tiun krestomation anticipas kaj finas versaj avertoj pri eble ŝokaj aŭ obscenaj vortoj.

    Tiom da eksplikado, apologiado kaj avertado, ĉu necesas? Vera poezio ne bezonas defendon aŭ ekskuzon; ĝi konvinkas kaj venkas per propra forto.

    Cu Declerek verkis veran poezion? Fojfoje jes, sed la leganto devas serĉi inter banalaĵoj kaj trivialaĵoj. Diligenta kaj obstina leganto eble trovas la poemon Amoro:

    Post gekuna nokt' de dormo,
    ekmateniĝas nun; sufloras,
    al ŝia subzonaĵ', ĉekuŝa man' mentora;
    donas - al pug; al kund' - informon.

    Sub longa milda man-adoro
    malfermis sin la vulvoluk;
    inundis per vagina suk'

    liparon, kapuĉon, klitoron.

    Ĉi aparaton - lubrikitan - plian horon,
    dorlotema ama man' karesas;
    tiam forvagas; esploras ĉiun poron;
    lasas salan sukon, kaj permesas...

    ke ĝin kongresa lang' gustumu -
    antaŭ ol... koito sin plenumu
    kaj ta honora amomeso glore ĉesas.

    Plastika, esprimiva ĉi poemo certe estas, sed samtempe ĝenas teknikaj-mekanikaj terminoj kiel vulvoluk' kaj aparato kaj la praesperantismo subzonaĵ'. Kaj kion eldiras la epiteto kongresa pri ies lango?

    Same ĝenas la abunda interpunkcio; komoj kaj punktokomoj bremsas la legadon, eĉ tiom konfuzas la leganton ke li demandas sin: kial ne aperas komo post la antaŭlasta verslinio?

    Moralisto krome demandas: kaj ŝi? La mano mentora agas, agadas, eĉ dum plia horo. Sed kion ŝi faris aŭ revis aŭ pensis dume? Certe, erotika poezio ofte estas egocentra, ankaŭ Ŝirpecoj estas tia. Sed tio konfliktas kun pravaj eldiroj en la postparolo, kiel: Tre gravaj estas la egaleco en la interrilatado, la reciprokeco de la amo, kaj la kvalito de la interrilato: komuna ĝojo, feliĉo.

    Kritikaj rimarkoj, jes ja. Sed Ŝirpecoj enhavas plurajn konvinkajn poemojn, precipe kelkajn kiuj esprimas la doloron pri disiĝo kaj soleco. Kaj Declerek plurfoje surprizas per lertaj (foje tro lertaj) vortludoj kaj novaj fortaj esprimoj. Kun plezuro mi notis ekzemple: jen fiktoj jen faktoj; por konsili kaj konsoli vin; la faltojn sur via frunto / la faldojn de viaj poplitoj, kaj multajn aliajn.

    Domaĝe ke abundas banalaĵoj. Abortindaj estas versoj kiel: Sen vi mi estas / kvazaŭ homo sen domo / kvazaŭ hom' sen hejmo / kvazaŭ fiŝo senbranka / kvazaŭ aŭto senkranka (ktp, ktp). Same banala, same abortinda: Ĉiun tagon pli / vin amas mi, / pli hodiaŭ ol hieraŭ, / ol morgaŭ multe malpli tamen.

    Konklude: Declerek certe disponas pri poezia talento, sed li neglektis la ĝardenistan laboron. Do branĉoj tieĉitie deformiĝis kaj herbaĉoj kreskumas la florbedojn. Li prenu branĉotondilon kaj sarkilon, kaj ek al la laboro!