상품 상세 정보
상품명 La skandalo pro Jozefo
제조사 kavapech
원산지 Valdemar Vinar
판매가격 15,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000VV
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

 Skandalo pro Jozefo, La. Valdemar Vinař. Prozo originala, romanoj. Kava-Pech. Dobřichovice. 2002 (2a eld). 88 paĝoj
Klarigo: Originala, drameca prilaboro de la biblia rakonto pri Jozefo, jam tradukita el E-o en la ĉeĥan kaj japanan.

 

La dua eldono de la verko inspirita de la konata malnovtestamenta historio de Jozefo en Egiptio. Originale verkita en Esperanto. Aperis jam tradukoj en Ĉeĥio kaj Japanio. Belaspekte bindita. Ilustraĵoj de Radim Vacha.

La fama Germana aŭtoro Thomas Mann siatempe plenigis plurajn dikajn volumojn per sia romanego "Jozefo kaj ties Fratoj". La ĉeĥa Valdemar Vinař prenis malpli da tempo kaj malpli da papero - eble li estis malpli pacienca ol la fama germana verkisto; eble li simple temperamente diferencis de li; eble troviĝas alia kialo. Kiel ajn: lia "Skandalo pro Jozefo" fariĝis speciala libreto.

Ĝi kompreneble romaneske traktas la temon, ne kvazaŭ predikade. Sed la aŭtoro ja ne pretendas ofici pastore, ĉu ne? Tamen, la bazajn donitaĵojn de la Biblia rakonto li sufiĉe fidele sekvas. Kion li aldonas, estas la persona spico de la diversaj roluloj: la negrino, kiu unuaĉapitre rakontas, estas majstre pentrita. Kaj kion ŝi diras, estas tiel trafa! Ankaŭ la edzino de Potifar, Jozefo mem kaj la ceteraj personoj fariĝis majstre realecaj, kvazaŭ ni ĉeestus ian, en pluraj ekleziaj rondoj nun tre laŭmodan "Biblio-dramon".

Por tiuj, kiuj eble ne konas Biblio-dramon, mi iom klarigu: grupo da homoj, sub bona gvidado, elektas iun Biblian rakonton. En ĝi la diversajn rolojn ili kune identigas; tio povas esti kio ajn: homoj, anĝeloj, eĉ Dio mem, sed ankaŭ povas esti tento aŭ iu besto - kondiĉe nur, ke en la koncerna rakonto tiu havu veran rolon. Poste ĉiu elektas por si difinitan rolon; por ĉiu rolo estu minimume po du homoj - interalie por eviti, ke oni faru el ĝi "nuran" teatro- prezentadon. Ankaŭ publiko komplete mankas, por ke neniu sin sentu bremsata de scivolemuloj. Poste sekvas ege grava ero en la tuta procezo: oni devas "enviviĝi" en la rolon, laŭte asociiĝante. En unu el la lastaj stadioj, ĉiuj kvazaŭ-teatre (sed ja sen publiko!) prezentas sian rolon - al si mem kaj al la ceteraj.

Precipe por homoj, kiuj tiamaniere unuafoje en sia vivo spertas, sentas kaj travivas "en sia korpo", kion signifas por ili mem iu Biblia rakonto, ankaŭ emocie, ĉi Biblio-dramo povas esti vere riĉiga.

Tiu ĉi libreto, do, iel vekas la impreson kvazaŭ temus pri reverkado de tia spertita Biblio-dramo: tute persona, sed santempe bone sincera kaj respektema prezentado de l`olda, konata historio malnovtestamenta pri Jozefo.

Aldone: recenzo pri la libro estas el

http://www.kava-pech.cz/book-laskandaloe-esperanto.html