상품 상세 정보
상품명 Kolektanto de cxielarkoj
제조사 Edistudio
원산지 114쪽
판매가격 18,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000VK
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

 [재고 없음]


저명 에스페란토 작가 Tibor Sekelj의 에스페란토 원작 작품

Kolekto de 16 belstilaj rakontoj kaj 7 poemoj.


https://soundcloud.com/search?q=luis-jorge-santosmorales/kolektanto-de-cielarkoj-de-tibor-sekelj-ella-legolibro-pasoj-al-plena-posedo-de-william-auld


---------------------------------------------------

KOLEKTANTO DE ĈIELARKOJ

La atmosfero en la triaklasa kupeo estis sufoka. Ŝvitodoro ŝvebis en la aero. Kun malŝato mi pensis pri la multaj horoj de vojaĝo, kiuj ankoraŭ staris antaŭ mi. Miaj kunvojaĝantoj vigle babilis pri temoj, kiuj eĉ ne por momento, povis fiksi mian antenton. Vidalvide de mi, ĉe la kontraŭa flanko de la fenestro, sidis dekjara nigrokula knabino. Sur ŝia vizaĝo ŝajnis al mi diveni la saman enuon, kiun mi mem sentis. Mi decidis alparoli ŝin. Responde al miaj demandoj Sita rakontis, ke ŝi lernas en la kvara klaso de elementa lernejo. Ŝi ŝatas la geografion kaj malŝatas la matematikon. Post kelkaj pluaj demandoj la konversacia materialo estis elĉerpita. Paŭzo ekestis. Mi ekmemoris pri kelkaj leteroj kun diverslandaj poŝtmarkoj, kiujn mi havis en la poŝo, kaj pensis, ke per ili mi povus ĝojigi la knabinon. “Ĉu vi kolektas ion, Sita?” “Kolekti?...Ne, nenion mi kolektas” ŝi respondis. Silento. Mi ekserĉis alian temon por vivteni la konversacion. "Kaj ĉu vi kolektas ion, sinjoro? Kion vi kolektas?" La fronta atako de Sita frapis min neatendite.

Mi ja estis veterana kolektanto de ĉio imagebla. Por ne kompliki la aferon, mi volis diri ion simplan, kiel poŝtmarkojn aŭ bildkartojn. Tamen post momento tio ŝajnis al mi neinda banalaĵo. Dum tempero mi pretis konfesi al ŝi la sekreton de mia vivo: mi kolektas aventurojn! Sed tio ŝajnis tro abstrakta. Ŝi certe ne kapablus kompreni min. Dum kelkaj sekundoj mi rigardis tra la fenestro meditante. Ĉar ni sidis en la unua vagono de la trajno, mi klare povis vidi tra la fenestro la vaportufon elŝprucatan el sub la lokomotivo. La sunradio rompiĝadis tra la vaporo kaj formis duonrondan zonon de ĉielarko ĉirkaŭ ĝi. “Ĉielarko!” mi ekkriis kun admiro. “Kion?...Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?” demandis mia inkvizitoro, kun la okuloj larĝe malfermitaj. “Kion?... Jes, kompreneble, hm, ĉielarkojn. Ĉu io stranga pri tio? Sita ne sciis ĉu kredi al mi aŭ ne. Subokule ŝi ekzamenadis mian vizaĝon por malkovri sur ĝi ŝercan rideton. Sed ŝerca rideto tie malestis. “Kaj kiel vi kolektas ilin?” ŝi kuraĝis finfine demandi. La radoj de la vagono per monotona frapado akcentadis la sufokan atmosferon de la kupeo. La ĉielarko ĉirkaŭ la vaportufo vetkuradis kun la lokomotivo antaŭ miaj okuloj. “Kiel mi kolektas ilin? Simple. Kie ajn mi vidas unu, mi enmetas ĝin en mian kolekton]Kompreneble, nur se mi ne havas ankoraŭ similan ekzempleron.” La nigraj okuloj de Sita fikse rigardis min. Ili atendis. Ili atendis iun gravan malkovron. “Ĉar ĉielarkoj povas esti, vi ja scias, tre diverspecaj]” “La unua, kiu eniris mian kolekton, estis tre kutima ĉielarko. Mi vidis ĝin, kiam mi estis apenaŭ kvinjara. Mi subite ĉesigis la ludadon kun mia pli aĝa frato kaj aliaj vilaĝaj knaboj. Senspire mi gapis al la bunta miraklo. Ĝi ŝajnis tiel proksima!” “Mia frato, vidinte mian admiron, diris: ‘Tiu, kiu sukcesas pasi sub la ĉielarko, ĉiam en la vivo sukcesos plenumi sian deziron’ Li ŝajnis paroli serioze. Mi eĉ momenton ne dubis pri la vereco de lia aserto”. “Senvorte, kvazaŭ hipnotita, mi ekmarŝis en la direkto de la mirinda pordego. Mi rapidis tra la vilaĝa strato ne deprenante la rigardon de la ĉielo, kaj alveninte al la rando de la vilaĝo mi daŭrigis la marŝadon tra la vasta paŝtejo. Ŝajnis al mi, ke mi rapide alproksimiĝas al la arko de ĉiuj sukcesoj”. “Kaj ĉu vi sukcesis? Ĉu vi pasis sub ĝi?” senpaciencis Sita. “Ne, la suno malleviĝadis pli kaj pli, kaj la ĉielarko Meznivela

TurkaStelo ● novembro2016 5

Luis Jorge Santos Moralesp aliĝis ĝis fina malapero. Nur mi restis sola kun mia senlima admiro, gapanta al la ĉielo. “La vidaĵo de tiu ĉielarko restis tiel profunde gravurita en mia menso, ke mi senhezite povas diri, ke ĝi restis mia propraĵo. Tiu estis mia unua sperto pri la posedo de ĉielarko. Posedo, cetere, kiun neniu povas de mi forpreni, okazu kio okazos.” “Poste sekvis aliaj. Unu post la alia ili fariĝis miaj, kreante mian kolekton.” De Tibor Sekelj, el la legolibro “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld. Elparolis: Liuis Jorge Santos Morales Vi povas aŭskulti la rakonton en la jena ligilo Fonto: https://soundcloud.com/luis-jorge-santosmorales/kolektanto-de-cielarkoj-de-tibor-sekelj-ella-legolibro-pasoj-al-plena-posedo-de-william-auld