상품 상세 정보
상품명 Verkoj de Elpin
제조사 KEA
원산지 214쪽
판매가격 10,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000UK
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

독립 운동가 엘핀 안우생님의 글 모음집

 

Probable, preskaŭ ĉiuj koreaj esperantistoj konus la nomon Elpin, kiu estas la plumnomo de AN Useng (1907-1991).  Li estas konata per tio, ke estante koreo, li brile tradukis en Esperanton tri novelojn de Lusin, la plej granda koloso de la ĉina moderna literaturo.  Ili estas "La taglibro de l' frenezulo", "Naskiĝloko" kaj "Blanka lumo".  Tio asertas, ke siatempe Elpin havis elstaran tradukokapablon.

Tamen krom la supraj tradukoj longan tempon ne malkovriĝis liaj verkoj, same kiel lia vivo mem, kiuj plejverŝajne povus troviĝi ie en la mondo.  Chen Yuan, ĉina veterana esperantisto, konfirmas la supozon per sia artikolo en la gazeto "El Popola Ĉinio".  Tie estas skribite, ke Elpin amis poemojn kaj verkis belajn versojn.

Elpin naskiĝis en Koreio en la tempo de la japana kolonia regado kaj kun la tuta familio migris al Ĉinio por la nacisava movado. Post la naciliberiĝo en 1945 li venis al Seulo kaj aktivadis en la politika kampo kaj la Esperanto-movado.  Sed li senspure malaperis antaŭ la korea milito ekinta en 1950.  Tio ja kaŭzis indiferenton pri lia agado.

Kiam mi studis en la Esperanto-fako de Eötvös Loránd Universitato (ELTE) en Budapeŝto, en februaro 1991 mi vizitis Károly Fajszi, kiu siatempe havis unu el la plej grandaj privataj Esperanto-bibliotekoj de la mondo.  Post iom da interparolo li rakontis pri la vizito de iu junulo el Norda Koreio.  La junulo prezentis sin nepo de Elpin.  Mi ege emociiĝis pro ekscio pri la spuro kaj vivekzisto de Elpin.
Károly Fajszi afable kopiis ĉiujn numerojn de "Orienta Kuriero" el sia kolekto.  Per tio mi ekkolektis verkojn de Elpin.  Poste mi trovis plurajn liajn verkojn ĉe Árpád Máthé, kolektanto de Esperanto-periodaĵoj kaj en Biblioteko Hodler de UEA, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Hispana Esperanto-Muzeo.  Mi kolektis entute 40 verkojn kaj originalajn kaj tradukitajn.

Plejparte liaj verkoj temas pri kontraŭstaro al la japana invado kaj pri batalo kaj estis verkitaj dum la ĉina-japana milito ekinta en 1937.  En liaj frazoj facile senteblas lia sopiro pri paca mondo kaj lia granda volo por diskonigi militan katastrofon kaj inspiri bravan ribelon kontraŭ perforto.
Memore al la ducenta jubilea numero de "La Lanterno Azia" la kolekto aperos en la libro titolita per "Verkoj de Elpin".  Mi esperas, ke ĉi tiu libro motivos interesiĝon pri Elpin kaj kolektadon de liaj verkoj ankoraŭ netrovitaj kaj retaksadon de Elpin en la Esperanto-literaturo.  La libro povos servi ankaŭ kiel bona instrulibro por koreaj esperantistoj, kiuj celas verki en Esperanto.

Chen Yuan skribas: "La plej granda feliĉo en mia esperantista vivo estas, ke mi konatiĝis kun patriota literaturisto".  Redaktante la verkojn de Elpin, mi korfunde kunsentis pri la vortoj de Chen Yuan.  Do, ne maltrafu la ŝancon ekkoni kaj ĝui la vervoplenajn verkojn de Elpin, kiu decidĉis sin al la nacisavado kaj la Esperanto-movado.(최대석씀)

La artikolo aperis en la n-ro aprilo 2004 de LA LANTERNO AZIA.

=================================================

ANTAŬPAROLO

 

Jen antaŭ vi troviĝas la tekstoj, kiuj estas kaj originale kaj traduke verkitaj de Elpin antaŭ ĉirkaŭ 70 jaroj.  Probable la nomo Elpin (foje Usan), la plumnomo de AN Useng (1907-1991) mem ne estas tiel fremda en Esperantio.  Almenaŭ en Ĉinio kaj Koreio, lernanto de la Esperanto-movada historio certe aŭdas pri li.  La nomon povas trovi ankaŭ tiu, kiu legas verkojn de Lusin en Esperanto aŭ tralegas la libron “Esperanto en Perspektivo”.


Elpin estas tre konata per tio, ke li, estante koreo, verkojn de Lusin, la plej granda koloso de la ĉina moderna literaturo, brile tradukis en Esperanton kune kun Tsai Yan, Venlo Fon, Tikos, Pandiŝo, Saint-Jules Zee.  Kaj liaj tiuj tri tradukoj, t.e. “La taglibro de l’ frenezulo”, “Naskiĝloko” kaj “Blanka lumo”, aperis en “Elektitaj Noveloj” en 1939, “Noveloj de Lusin” en 1963 kaj “Ĉina Antologio” en 1986.  Elpin tradukis la unuan novelon de Lusin kaj liaj tri supraj tradukoj okupas la kvaronon de “Elektitaj Noveloj”, kio montras liajn altan lingvokapablon kaj multan kontribuon al la tradukado.


Per tio supozeblas, ke li tradukis kaj verkis multe pliajn verkojn.  Chen Yuan, cxina veterana esperantisto, konfirmas mian supozon per sia artikolo en la gazeto “El Popola Ĉinio”.  Tie estas skribite, ke Elpin amis poemojn kaj verkis belajn versojn.  Tamen bedaŭrinde, longan tempon ne malkovriĝis liaj aliaj verkoj krom la tri, kiel lia vivo mem.

Elpin naskiĝis en Koreio en la tempo de la japana kolonia regado kaj kun la tuta familio migris al Ĉinio por la nacisava movado.  Post la naciliberiĝo en 1945 li venis al Seulo kaj aktivadis en la politika kampo kaj la Esperanto-movado.  Sed li senspure malaperis antaŭ la korea milito ekinta en 1950.  Tio ja kaŭzis indiferenton pri lia agado.  Danke al ĉinaj esperantistoj liaj du-tri tradukoj, kiuj aperis en la supre menciitaj libroj, herediĝas ĝis hodiaŭ.

 

Kiam mi studis en la Esperanto-fako de Eötvös Loránd Universitato (ELTE) en Budapeŝto, mi vizitis Károly Fajszi, kiu siatempe havis unu el la plej grandaj privataj Esperanto-bibliotekoj de la mondo.  Tiam estis februaro 1991.  Post iom da interparolo li rakontis al mi, koreo, pri la vizito de iu junulo el Norda Koreio.  La junulo prezentis sin nepo de Elpin kaj menciis, ke lia avo, esperantisto, kunlaboris kun iu hungaro en Hongkongo. 

Mi ege emociiĝis pro ekscio pri la spuro kaj vivekzisto de Elpin en Norda Koreio.  Károly Fajszi havis kontakton kun tiu hungaro Francis Braun loĝanta en Usono, kiu poste esprimis, ke tiu novaĵo estas “granda miraklo”.  Laŭ la posta informo evidentiĝis, ke nia interparolo ĝoja pro la nova malkovro okazis kvar tagojn post la forpaso de Elpin.

Kun trista kordoloro mi decidiĝis plu interesiĝi kaj studi pri Elpin.  Károly Fajszi afable kopiis ĉiujn numerojn de “Orienta Kuriero” el sia kolekto, per kio mi komencis kolekti verkojn de Elpin.  Poste mi trovis plurajn liajn verkojn cxe Árpád Máthé, kolektanto de Esperanto-periodaĵoj kaj en Biblioteko Hodler de UEA, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Hispana Esperanto-Muzeo.  Koran dankon al ili ĉiuj!

Mi kolektis entute kvardek 40 verkojn el du libroj kaj kvar periodaĵoj: “Orienta Kuriero”, “Voĉoj el Oriento”, “Heroldo de Ĉinio” kaj “Literatura Mondo”.  Ili konsistas el originalaj tri poemoj kaj du noveloj, tradukitaj dek kvar poemoj kaj dek du noveloj, tradukitaj kvar teatraĵoj, kaj kvin artikoloj.


Plejparte liaj verkoj temas pri kontraŭstaro al la japana invado kaj pri batalo kaj estis verkitaj dum la ĉina-japana milito ekinta en 1937.  En liaj frazoj facile senteblas lia sopiro pri paca mondo kaj lia granda volo por diskonigi militan katastrofon kaj inspiri bravan ribelon kontraŭ perforto.  Bedaŭrinde, liaj verkotemoj ankoraŭ aktualas en la nuna mondo sporade militanta.  Paco ja neniam realiĝas per malpaco.

 

En 2003 LEE Chong-Yeong, ĉefredaktoro de la organo “La Lanterno Azia”, proponis, ke, memore al ĝia jubilea ducenta numero, Korea Esperanto-Asocio eldonu ĉi tiun libron.  Sen lia instigo mi vole-nevole denove prokrastus mian redaktadon, esperante trovi liajn pliajn verkojn.  Tamen mi kiel ĝia iama redaktoro decidis gratuli la jubileon per ĉi tiu mia modesta laboraĵo.


Dum la redaktado mi ne tuŝis la stilon kaj lingvaĵon de Elpin krom evidentaj gramatikaj eraroj kaj similaj, por ke legantoj ĝuu lian originalecon.  Mi deziras, ke ĉi tiu libro motivu interesiĝon pri Elpin kaj kolektadon de liaj verkoj ankoraŭ netrovitaj kaj retaksadon de Elpin en la Esperanto-literaturo.


Mi komencis kolekti en februaro kaj finis redakti en februaro kun dek tri jaroj da intermitaj laboroj.  Kia interesa hazarda koincido!  La fina tago de mia redaktado estas ĝuste la mortotago de Elpin, la 22a de februaro.  En lia traduko “Revivigo” Ĝuang-zi diras, ke vivo estas morto, morto estas vivo.  Elpin ja vivas kun ni per siaj verkoj porĉiame.

 

Vilnius, la 22an de februaro 2004

 

CHOE Taesok

ds@chojus.com

http://www.chojus.com