상품 상세 정보
상품명 Neĝulino (백설 공주)
제조사 한국
원산지 59쪽
판매가격 3,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000IP
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

에스페란토 초급을 마친분들께

'Neĝulino' (백설 공주)를 추천합니다!

 

에스페란토 최고의 문체가(stilisto)로 평가받고 있는 D-ro Kazimerz BEIN (Kabe)의 번역 작품인 이 책의 문장이 매우 아름답고 본 받을 만하여 초급 후에 가장 읽을만한 책이라 생각되어 추천합니다.

이 소책자는 휴대하기 간편할 뿐 만 아니라, 에스페란토 원문과 함께 나란히 단어가 실려 있어, 초급자들이 쉽게 읽을 수 있는 책입니다. 아울러, 부록으로 에스페란토를 잘 할 수 있는 10가지 방법을 첨부하였으니 참고하시기 바랍니다.

쪽수 : 59쪽 / 값 : 3000원
{Kabe의 번역 작품들}

Fundo de l’ mizero de Wacław Sieroszewski (granda historia romano)

La Faraono de Bolesław Prus

La interrompita kanto de Eliza Orzeszkowa

Pola Antologio

Versaĵoj en prozo de Ivan Turgenev

Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev

Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm

Internacia Krestomatio

Unua Legolibro

La lasta de Władysław Stanisław Reymont

Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa

Mia poŝhorloĝo de Konopnicka; 1964

 

 

문화원이 추천하는 초급후 단계별 필독 도서 10권!

 

1. Esperanto ne estas nur lingvo / Spomenka Stimec가 쓴 에스페란토 세계 체험담 / 3000원

2. Negxulino / 유명 문장가 Kabe가 번역한 백설공주 / 3000원

3. Ekzercaro de Zamenhof / 자멘호프가 쓴 에스페란토 기본 문장들(CD포함) /7000원

4. 에스페란토로 말하기/ 국제 에스페란토 행사 참가자를 위한 회화책(CD포함)/10000원

5. Koreaj malnovaj rakontoj / 심청, 춘향, 나뭇꾼과 선녀, 장화홍련,토끼의 간/5000원

6. Rakontu samideano / 20개국의 에스페란티스토들이 쓴 에스페란토 체험담/5000원

7. Ivan la Malsagxulo / 톨스토이의 ‘바보 이반’/6000원

8. Bela songxo / 불가리아 작가 율리안 모데스트의 원작소설 (대역판)/10000원

9. Aventuroj de pioniro / 스위스인 Edmond Privat의 에스페란토 인생/7000원

10. Historio de Esperanto / Edmond Privat 가 쓴 에스페란토의 역사/ 10000원
=====================================================

Kiu estas Kabe?

 

Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN (naskiĝis 1872, mortis 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

Enhavo

 [kaŝi

[redakti] Tradukisto

En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.

En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.

La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.

La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.

Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.

[redakti] Kabe kabeis

Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhorloĝo; 1964, trad: Kabe

En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.

Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.

El lia plumnomo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[1]

[redakti] Tradukoj

Kovrilpaĝo de Kabe: Literatura antologio; represo, PEA, 1977
Kovrilpaĝo de E. Orzeszkowa: Bona Sinjorino; PEA, 1979

[redakti] Referencoj

  1. Enciklopedio de Esperanto - K

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Rete legeblaj tradukoj

Faces-nevit.svg Trovu « Kazimierz Bein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»