상품 상세 정보
상품명 Vivi estas dangxere
제조사 istvan nemere
원산지 헝가리
판매가격 8,000원
적립금 1,000원
상품코드 P00000FL
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

 에스페란토 원작 소설 [재고 없슴]

Recenzo de Pekka Virtanen

Recenzo

Fonto: Literatura Foiro, 121 okt 1989
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/vivdangerrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Temas pri teroristoj, kiuj pro duonoficiala komisio veturas al Karibia regiono por kapti kaj porti iun alian teroriston al Parizo.

Fakte, ĉiu persono en la libro estas iel abomeninda. La bandistaro iregas de loko al loko, veturegas, pafegas, mortigegas... Almenaŭ mi ne havis emon identiĝi kun iu ajn rolanto en la libro. Kaj ĝenerale tion ja oni volus fari. Nemere skribis violentan krimromanon. Eble la modeloj troviĝas en la angloamerika mondo, aŭtoroj kiel Ludlum kaj MacLean. Pli volonte mi estus vidinta tekston similan al Chandler aŭ - Nemere.

Mi lastatempe tradukis du novelojn de Nemere finnen, kaj la legantaro aprobe akceptis ilin. Ankaŭ en aliajn naciajn lingvojn estis tradukitaj liaj tekstoj, kaj en la hungara li estas tre populara, do certe ne temas pri netaŭga aŭtoro. Ĉar mi tamen ne ŝatis ĉi libron, restas du eblaj klarigoj: mi ne komprenis la esencon, aŭ Nemere en jena libro parte malsukcesis.

Kial parte? Tial, ke ĉiuokaze mi kun atento tralegis ĝin, kaj eble estus eĉ ĝuinta pri ĝi, se mi dum la tuta legotempo ne estus devinta pensi pri mia venonta recenzado.

Se mi estus Nemere, mi malpliigus la uzon de eg-sufiksoj, kaj plene ĉesus tajpi tripunktojn anstataŭ punktoj (vd. la duan alineon de ĉi recenzo).

Sed mi ja ne estas Nemere, do Nemere rajtas fari kion ajn li volas. Des pli, ke mi mem ne povas toleri recenzojn kaj recenzistojn. Kiuj ni estas, por aprobi aŭ kondamni ion? Mi fine liberigas min de respondeco kaj citas la vortojn de iu alia, de mi forgesita persono: Nemere ne estas stilisto, tamen bona rakontisto.

==========================

Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/vivi_estas_dangxere.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Iasence, la kovrilo fare de grafikistino Judit Banko resumas la tuton. Antaŭfone: Boeing-747, mallongtuba revolvero, kaj suna terasrestoracio sur tropika insulo. Fone: la Blua, Blanka kaj Ruĝa de la franca trikoloro.

Danny Skagen, siatempe dungsoldato al tropikaj respublikoj kaj nun makleristo por aliaj eŭropaj dungsoldatoj, estas dungita de franca ŝtaprokuroro Pierre Gerradi por kapti kaj reporti al Parizo la militkrimulon Georges Clever, iaman duarangan oficiron kaj torturiston de la Organizo de Armeo Sekreta dum la 1959-ribelo en Alĝerio. Clever jam delonge fuĝis al la tropika insulo Barrengos, kaj faris por si gravan kaj lukrozan lokon en la tiea krimomondo. Skagen, kun kelkaj elektitaj huliganoj, kaj ankaŭ kun la iom mistera Simon, sendito de Gerradi, veturas al tiu karibea insulo, elserĉas Clever-on, kaj perforte revenigas lin al Francio. Sed tie eble atendas perfido kaj morto...

La romano estas rapida, tre lerte takta. Ankaŭ la lingvaĵo estas simpla kaj facile komprenebla, ĝenerale makulita nur de la kutimaj HEA-presfuŝaĵoj. Kun la karaktero de Skagen ni tre bone konatiĝas, ĉar li mem (krom en kelkaj esceptaj okazoj) unuapersone rakontas la historion. Tio estas bona, ĉar oni promesas sekvaĵan romanon (kion nepre postulas la senfina fino de la nuna verko: kelkaj paĝoj jam tiklincite aperis en Hungara Vivo).

Kritikindaĵoj:

1) La ceteraj karakteroj, krom eble tiuj de Alex kaj Simon, restas malklaraj kaj nebone ellaboritaj, laŭ mi. Tia ankaŭ la karaktero de Georges Clever, kiu havas preskaŭ nenian rolon krom tiun de celo.

2) Skagen kapablas tre rapide ŝanĝi siajn planojn. Tiu kapablo absolute necesas pro tio, ke preskaŭ ĉiam liaj originalaj planoj paneas. La klimaksa hekatomba fiasko okazas pro la fakto, ke li esence saltis en lagon da fekaĵoj, supozante, ke temas pri pura akvo. Nome: temas pri la heroo kiel nekompetenta fuŝulo.

Nome, la libro ne estas favore komparebla kun tiaj verkoj de Nemere, kiaj la pensinstigaj La blinda birdo, Sur kampo granita, kaj La alta akvo, aŭ la streĉa Febro. Ĝi tamen laŭrajte apartenas al la bedaŭrinde tro mallonga listo de rapide legeblaj kaj facile ĝueblaj senpensigaj distriloj en Esperanto.