상품 상세 정보
상품명 La ludanta lumo
제조사 Flandra Esperanto-Ligo
원산지 벨기에
판매가격 15,000원
상품코드 P0000BNR
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션
  • Author: Leopold Vermeiren
  • Translator: Cor Willems
  • Original languagenederlanda
  • Kind: erotic, novelo, FEL
  • Year of publication: 1995
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Kvin erotikaj rakontoj.
  • Pages: 93
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 120 g
  • ISBN: 90-71205-57-6
  • Notes: Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin kune kun la aliaj 3 noveloj de Vermeieren por iom pli bona prezo: "Kvar noveloj Leopold Vermeiren"
  • Review:
    • De Sten Johansson: Hamburgero ne tre erotika
    • La rakontoj traktas amon, etoson, poezion kaj fantazion. Petole. Romantike. Elstaras la bonaj intrigoj. (Derek Roff - Esperanto)
  • RatingAdd my rating
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Hamburgero ne tre erotika


1996/07, p. 22esperanto.be

En La ludanta lumo aperas tri erotikaj rakontoj (el kiuj unu estas dividita en tri ĉapitrojn) de la flandra verkisto Leopold Vermeiren. Ili estas daŭrigo de La nuda feino, sed legeblas sendepende de tiu.

Ĉiu ero prezentiĝas kiel elpensata de juna viro kaj rakontata al lia amatino kiel antaŭludo de ilia propra amorado. La noveloj estas simplaj, naivaj kaj grandparte sufiĉe palaj rakontoj, kies kerna punkto estas sekskuniĝo de viro kaj virino. En la plej longa, tri-ĉapitra rakonto Vermeiren ne sukcesas veki aŭ teni la intereson, la tuto ŝajnas stulta, diletanta kaj sufiĉe senerotika. La moralo impresas etburĝe antaŭjuĝa, la roluloj havas nenion komunan kun vivaj homoj.

Ankaŭ la dua, sufiĉe longa, rakonto, La juna viro kaj la blinda virino, komenciĝas simile, sed poste ŝanĝas sian tonon al malpli supraĵa, pli interesa kaj psikologia nuanco. En tiu parto troviĝas ankaŭ la sola efektive erotika sceno de la libro, kie la geparuloj reciproke palpesploras siajn vizaĝtrajtojn. Tiu tre sentema sceno vekas seksan imagpovon multe pli efike ol „ili faris la ludon unufoje, dufoje, trifoje” aŭ „ŝiaj glitvandoj interne estis agrable ŝvelintaj kaj aspektis varmaj kaj humidaj” kaj similaj „erotikaĵoj”.

Trie aperas mallonga rakonto, kiu tute evitas realisman formon sed ludiĝas en fabeleca etoso. Tio montriĝas multe pli bona maniero prezenti erotikan fantazion ol la provo de realisma priskribo en la unua rakonto.

Laŭ la kovrila teksto, Vermeiren verkis ducenton da libroj, ĉefe por gejunuloj. Mi bedaŭras tion, ĉar parto de la dua novelo en tiu ĉi libro pruvas, ke kun iom pli da fantazio kaj koncentriĝo, li povus krei ion legindan. La ludanta lumo grandparte similas libroforman hamburgeron - ja facile maĉeblan, sed senartan kaj sensukan. Iupaĝe Vermeiren eĉ forgesas, kion li mem skribis sur la antaŭa paĝo (ekz. p. 25 „Do ŝi ankoraŭ konis lian nomon”).

La lingvaĵo de la traduko estas pliparte simpla kaj flua, kvankam la dialogo foje portas spurojn de skribtablo pli ol de viva babilado.

Sten Johansson