상품 상세 정보
상품명 Silento 일본소설 '침묵'
제조사 Japana Esperanto-Instituto
원산지 일본
판매가격 20,000원
상품코드 P0000BNG
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션

[재고 없음]


Silento (沈黙 ĉinmoku) estas romano verkita de Endoo Ŝuusaku (遠藤周作) kaj eldonita en 1966. Ĝi temas pri la historio de la kristanismo en Japanio antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam la registaro de tiu lando kruele persekutis la kredantojn postlasitajn de la katolikaj misiistoj antaŭe enirintaj la landon. Esperanta traduko de Doi Ĉ. eldoniĝis en 2010 ĉe Japana Esperanto-Instituto.


Serioza romano 

Recenzo de D. Broadribb

Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Silento. Endoo Ŝuusaku. El la japana trad. Doi Ĉieko. Tôkyô: Japana Esperanto-Instituto, 2010. 183p. 21cm. ISBN 9784888870665. Prezo: € 14,10
En la frua parto de la 17-a jarcento kontraŭmisiista fervoro inundis Japanion. Samtempe, la romkatolika eklezio en Eŭropo strebis “konverti”, t.e. kristanigi, japanojn. Ĉi tiu fikcia romano prezentas la spertojn de unu kristana misiisto, sacerdoto, sendita al Japanio tiuepoke. Preskaŭ ĉiam en la romano li alnomiĝas “La Patro”. Maloftege ni trovas lian personan nomon.
Liaj spertoj en Japanio ne estas tre sukcesaj. Kvankam li trovas diversajn kaŝitajn grupojn de japanaj katolikoj en vilaĝoj kaj vilaĝetoj, ilia ĉefe renkontata strebo estas kaŝi sian kristanecon kontraŭ la regantaj aŭtoritatoj, la polico kaj religispionoj. Unu tia spiono penas amikiĝi kun la Patro, sed ne multe plaĉas al li, kaj estigas en la Patro dubojn pri sia aŭtentika kredo al la kristanismo.
Granda demando en la menso de la Patro estas: kial la japanaj aŭtoritatoj tiom persekutas la misiistojn? Ilia unua klopodo estas “konverti” la misiistojn, t.e. plurmaniere strebi ke ili perfidu sian kristanismon. Por efektivigi tion, la kutima metodo estas instigi la misiiston treti sur sanktan bildon, plejofte bildon de la Madono. Samkiel dum la fruaj romiaj persekutoj kontraŭ la kristanoj, tiu “perfida” ago sufiĉas. Oni postulas nur supraĵan montron ke ili akceptas konvertiĝon al nekristaneco. Simile, kristaniĝintaj japanoj povas sin religie purigi per tia supraĵa montro de rekonvertiĝo al nekristaneco. La “konvertitaj” misiistoj rajtas libere vivi plu, sen multa persekutateco... dum iom da tempo, kvankam perforta pereo neeviteble atingos ilin. Ankaŭ la ekskristanajn japanojn. La (re)akcepto en la tradician japanan socion ne permanente validas.
Ĝuste kial tiom forta maltoleremo al la misiistoj kaj kristaniĝintaj japanoj? Pri tio cerbumas kaj kelkfoje debatas la Patro kun siaj persekutantoj. La kontraŭkristanaj persekutantoj insistas ke tiu fremdlanda religio estas nebezona en Japanio. Efektive, la jamaj religioj en Japanio, kaj en aliaj landoj, fundamente instruas la samajn virtojn kiel la kristanismo. Kial fremdlandanoj supozas sin pli indaj, pli civilizitaj, ol la indiĝena popolo?
Sed tiaj konsideroj ne forte emfaziĝas en la romano. Pli abundas rakontado pri eventoj, kaj konversaciado inter la Patro kaj liaj kontraŭantoj. Tiel la rakonto evitas esti teologia disputado kaj anstataŭe prezentas la ĉiutagajn spertojn de la Patro.
La titolo de la libro, Silento, temas pri demando en la menso de la Patro: Kial Dio tute silente neniom helpas lin? Ĉu eble, eblete, lia fido al Dio eraras? Ĉu Dio silentas ĉar al Dio ne gravas liaj agado kaj sorto? Ĉu efektive la vorto “Dio” ja nenion signifas? Tian konkludon la Patro ne volas akcepti – sed se ne tielas, kial do la senpaŭza supernatura Silento?
Esence la verko estas literaturaĵo, ne polemiko, kaj tiurilate ĝi sukcesas. Ĝi estas bone verkita kaj bone tradukita. Laŭ mia propra sento, mankas en ĝi iom da vervo. Sed kiu deziras seriozan fikciaĵon, tiu ne pripentos sian legon de la libro.