상품명 | Taglibro de Anne Frank 안네 프랑크의 일기 |
---|---|
제조사 | Libroteko Tokio |
원산지 | 해외 |
판매가격 | 30,000원 |
상품코드 | P0000BMY |
0 | |
결제수단 | 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금 |
|
La plej fama taglibro | esperanto.be |
Tiu ĉi libro estas ligita kun ĉeno da mirakloj. Ĝin verkis dum du jaroj en kaŝejo sub konstanta minaco de aresto juda knabino el Nederlando. Ĝi aperis ĉiulande kaj ĉiulingve, eĉ en Sovetio, kiu sisteme prisilentis suferojn de la juda popolo dum la dua mondmilito. Unu el la fruaj tradukoj estis tiu en Esperanto de Degenkamp. La nunan, pli ampleksan, tradukon faris Nora Bartels, kiu, pro sia blindeco, devis manipuli ne nur la nederlandan kaj esperantan, sed ankaŭ brajlajn variantojn de la teksto. Kaj fine la libron eldonis mirinde bele kaj zorge la japana eldonejo Libroteko Tokio. Entute, dum la lastaj jaroj japanoj donacis al Esperantujo multajn valoregajn librojn.
Eble, ne ĉiuj legis tiun verkon, sed evidente ĉiuj scias, ke temas pri sincera taglibro verkita dum la germana okupado; taglibro verkita de ĉarma knabino, kiu ne estis anĝelo, sed reala knabino kun siaj justaj kaj maljustaj juĝoj, kun siaj amoj kaj malamoj - knabino, kiu estis transformiĝanta en virinon kaj kiu estis pereigita en faŝista koncentrejo. Same estis pereigitaj ĉiuj infanoj de Ludoviko Zamenhof. Same estis pereigitaj ses milionoj da aliaj homoj. Ilia sola "kulpo" estis aparteno al la juda nacio. Estas nekredeble, ke tio okazis en la "civilizita" Eŭropo en la "civilizita" 20a jarcento. Niaj posteuloj apenaŭ povos imagi kaj kompreni tiun barbarecon.
Antaŭ kelkaj monatoj en nia urbo okazis granda migranta ekspozicio, dediĉita al Anne Frank. Inter centoj da dokumentoj pri tiu epoko, pri militoj kaj perfortoj, oni povis vidi fotojn de nunaj "Führer"-etoj, ankaŭ de Vladimir Ĵirinovskij, la freneza gvidanto de rusaj naciistoj. Kontraŭhomaj reĝimoj kaj iliaj subtenantoj ne malaperis. La taglibro de la knabino el Nederlando estas ne nur tre interesa legaĵo, sed ĝi ankaŭ restas memorigo pri la minaco, kiu plu pendas super nia planedo.
Taglibro Anne Frank | Januaro 2016esperanto-sumoo.pl |