상품 상세 정보
상품명 La dua invado de marsanoj [공상과학 소설]
제조사 Impeto
원산지 국내
판매가격 12,000원
상품코드 P0000BMS
0
결제수단 카드 결제, 무통장 입금, 휴대폰 결제, 카카오페이(간편결제), 적립금
상품 옵션
 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La dua invado de marsanoj


Januaro 2014esperanto-sumoo.pl

La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij apartenas al la plej popularaj scienc-fikciaj verkistoj de Rusio. Plurajn iliajn verkojn tradukis el la rusa lingvo en Esperanton Mikaelo Bronŝtejn. En la romano La dua invado de marsanoj la verkistoj ripetas la temon de Herbert George Wells el lia La Milito de la mondoj, sed la rusiaj aŭtoroj epigrafis sian verkon per la bedaŭra eksklamacia frazo "Ho, la damnita konformisma mondo!", ĉar en ilia historio la invadintoj konkeras senbrue la teranojn dum dek kvin juniaj tagoj sen akraj bataloj kaj militaj atakoj. Ili scias tiri akurate fadenojn por humiligi loĝantojn de malgranda urbeto, por dorloti ilian konformisman filistran mondeton subpremante eblajn protestojn kaj nerimarkeble konvertante homojn al fremdaj vivkonceptoj, principoj kaj vivmanieroj.
Leginda libro!

Vladimir Opletajev, Surgut (Rusio)